Katalunaj landoj

  • Congost de Mont-rebei

Context of Katalunaj landoj

Els Països Catalans són els territoris de cultura catalana on la llengua autòctona és el català, o bé els territoris que formen part d'una unitat geogràfica, històrica, cultural i lingüística de predomini català. Són també els territoris on viuen o han viscut els catalans.

Katalunaj LandojKataluna Landaro (katalunlingve Països Catalans) estas fakvorto por nomi la teritoriojn, kie oni parolas la katalunan lingvon. Oni uzas ĝin por identigi teritorie la ĉeeston de lingva komunumo dividita en malsamajn landojn aŭ regionojn. Ekzistas, krome, aliaj alternativaj nomoj kiel Katalunlingvaj Landoj aŭ simple Katalunlingvio.

La tuton de teritorioj de la katalunlingva komunumo formas:

  • Princlando de Katalunio
  • Balearaj Insuloj
  • Andoro, kie la kataluna estas la sola oficiala lingvo.
  • Valencilando
  • Norda Katalunio, kie la kataluna ne estas oficiala.
  • La Aragona Strio, orienta zono de Aragono.
  • La sarda urbo L'Alguer, kie la kataluna estas oficiala kune kun la sarda kaj la itala.
  • La eta regiono El Carxe, en Murcio.

Ne ĉiuj loĝantoj en la menciitaj teritorioj konsentas kun tiu nocio; precipe en Valencilando multaj homoj konsideras, ke la Kata...Legu pli

Katalunaj LandojKataluna Landaro (katalunlingve Països Catalans) estas fakvorto por nomi la teritoriojn, kie oni parolas la katalunan lingvon. Oni uzas ĝin por identigi teritorie la ĉeeston de lingva komunumo dividita en malsamajn landojn aŭ regionojn. Ekzistas, krome, aliaj alternativaj nomoj kiel Katalunlingvaj Landoj aŭ simple Katalunlingvio.

La tuton de teritorioj de la katalunlingva komunumo formas:

  • Princlando de Katalunio
  • Balearaj Insuloj
  • Andoro, kie la kataluna estas la sola oficiala lingvo.
  • Valencilando
  • Norda Katalunio, kie la kataluna ne estas oficiala.
  • La Aragona Strio, orienta zono de Aragono.
  • La sarda urbo L'Alguer, kie la kataluna estas oficiala kune kun la sarda kaj la itala.
  • La eta regiono El Carxe, en Murcio.

Ne ĉiuj loĝantoj en la menciitaj teritorioj konsentas kun tiu nocio; precipe en Valencilando multaj homoj konsideras, ke la Kataluna Landaro estas parto de kataluna naciisma idearo. Tiuj homoj foje preferas la konsideron de la valencia kiel aparta lingvo. Tamen, defendantoj de la esprimo Katalunaj Landoj ofte argumentas, ke ilia ideo estas kultura kaj lingva, sed ne politika.

Map