Italio

Context of Italio

ItalioItalujo (itale:  Italia)[ Italja], oficiale Itala Respubliko (itale: Repubblica Italiana), estas ŝtato de Suda Eŭropo.

Nomata ankaŭ per antonomazioj, kiel "la Boto" pro sia formo simila al boto kaj "bela lando" (itale "bel paese") pro sia klimato kaj pro siaj naturaj kaj artaj belaĵoj, geografie Italio estas formata el tri partoj: unu kontinenta, limigita de Alpoj kaj de konvencia linio kiu kunligas La Spezia kun Rimini, unu duoninsula, kiu estas formata de cetera Italio kaj unu insula, kiu entenas la du plejgrandajn insulojn de la Mediteraneo, Sardinio kaj Sicilio, kie en la insulo de Pantelleria estas la malplej longa distanco de Afriko, je distanco de preskaŭ 70 kilometroj. La teritoriaj limoj etendiĝas entute en 1 800 kilometroj, dum la marbordoj longas 7 500 kilometrojn.

Ĝi najbaras okcidente al Francio, norde al Svisio kaj al Aŭstrio kaj oriente al ...Legu pli

ItalioItalujo (itale:  Italia)[ Italja], oficiale Itala Respubliko (itale: Repubblica Italiana), estas ŝtato de Suda Eŭropo.

Nomata ankaŭ per antonomazioj, kiel "la Boto" pro sia formo simila al boto kaj "bela lando" (itale "bel paese") pro sia klimato kaj pro siaj naturaj kaj artaj belaĵoj, geografie Italio estas formata el tri partoj: unu kontinenta, limigita de Alpoj kaj de konvencia linio kiu kunligas La Spezia kun Rimini, unu duoninsula, kiu estas formata de cetera Italio kaj unu insula, kiu entenas la du plejgrandajn insulojn de la Mediteraneo, Sardinio kaj Sicilio, kie en la insulo de Pantelleria estas la malplej longa distanco de Afriko, je distanco de preskaŭ 70 kilometroj. La teritoriaj limoj etendiĝas entute en 1 800 kilometroj, dum la marbordoj longas 7 500 kilometrojn.

Ĝi najbaras okcidente al Francio, norde al Svisio kaj al Aŭstrio kaj oriente al Slovenio. La ŝtatetoj San Marino kaj Vatikanurbo estas enklavoj en Itala teritorio, dume la komunumoj de Campione d'Italia estas eksklavo en italparolanta zono Kantono Tiĉino en Svisio.

Italio estas parlamenta respubliko; la nuna Prezidento de la Respubliko estas Sergio Mattarella kaj la ĉefministro de la Respubliko estas Mario Draghi. La oficiala lingvo estas la itala. La Konstitucio konsideras ankaŭ la dulingvismon kun aliaj lingvoj en kelkaj provincoj kaj garantias kelkajn minoritatajn lingvojn en la nacia teritorio.

Ekde 1871 la ĉefurbo estas la urbo Romo, "heredanto" de Florenco, sidejo (dum kvin jaroj) de la statutaj institucioj, kiu anstataŭigis Torinon en 1865; dum la Dua Mondmilito, dum kelkaj monatoj (septembro 1943-februaro 1944) la ĉefurbo estas transigita al Brindizio kaj, poste, al Salerno.

La sendependa kaj unueca Ŝtato, naskiĝinta en 1861 kiel Itala reĝlando sub la dinastio de Savojo, ne enhavis Romon kaj plej grandan parton de la aktuala Lazio, kiuj formis la Papan Ŝtaton (aneksitan la 20-an de septembro 1870), Veneton kaj Friulon, kiuj estis parto de la Aŭstra imperio (akiritaj en 1866), Venecion Julian kaj Trentinon-Supran Adiĝon/Sudtirolon, ankaŭ ili sub la dinastio de Habsburgoj (aneksitaj post ol la Unua Mondmilito); ĝi alprenis la respublikan formon la 18-an de junio 1946, sekve de la referendumo de la 2-a de junio. Sekve, la konstitucianta asembleo elektita dum la sama tago de la referendumo redaktis la Konstitucion, kiu, ekvalidita la 1-an de januaro 1948, atribuis al la Respubliko parlamentan econ.

Italio estas unu el la ses fondintoj de Eŭropa Unio kaj ĝi partoprenis al ĉiuj ĉefaj traktatoj de Eŭropa unuiĝo, inkluzive de la eniro en la Eŭro-zonon en 1999, ĉar ĝi subskribis en 1951 la Traktaton de Parizo kiu starigis la Eŭropan Komunumon pri Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ). Aldone, ĝi estas fondinto de NATO, de Konsilio de Eŭropo, de OEKE; ĝi aliĝis al UN, al Okcident-Eŭropa Unio kaj partoprenas al G7 kaj al G8.

Map