Irano

  • Jashak salt dome

Context of Irano

Irano estas unu el antikvaj landoj, situanta en Mezoriento. Ankoraŭ en la 1-a jarmilo antaŭ nia erao ĉi tie loĝadis popoloj parolintaj en hindeŭropaj lingvoj, aperis fortaj ŝtatoj - Medio kaj Persio, pli poste Baktrio kaj Partio. Akemenida Irano estis fakte la unua imperio de antikva mondo, kies potenco disvastigadis de Grekio ĝis Hindio. Ĝin sekvis la Sasanida dinastio. Sur la procezoj de etna kaj kultura evoluado forte influis konkermilitoj fare de araboj dum la 6a kaj 7-a jarcentoj. Ili alportis novan religion - Islamon, kiu de tempo al tempo forpelis la malnovan - Zoroastrismon. Malgraŭ de daŭra etna, lingva kaj kultura ekspansio, iranaj popoloj konservis sian originecon kaj en la 16-a jarcento denove kreis ŝtaton. En la 19-a jarcento Irano famiĝis kiel la naskiĝlando de la Bahaa Kredo, kiu nun estas la dua plej granda minoritata religio en Irano, post Islamo.

Nuntempa Irano estas bona ekzemplo de mirinda kunvivado de jarmilaj tradicioj kun specifikeco de islama re...Legu pli

Irano estas unu el antikvaj landoj, situanta en Mezoriento. Ankoraŭ en la 1-a jarmilo antaŭ nia erao ĉi tie loĝadis popoloj parolintaj en hindeŭropaj lingvoj, aperis fortaj ŝtatoj - Medio kaj Persio, pli poste Baktrio kaj Partio. Akemenida Irano estis fakte la unua imperio de antikva mondo, kies potenco disvastigadis de Grekio ĝis Hindio. Ĝin sekvis la Sasanida dinastio. Sur la procezoj de etna kaj kultura evoluado forte influis konkermilitoj fare de araboj dum la 6a kaj 7-a jarcentoj. Ili alportis novan religion - Islamon, kiu de tempo al tempo forpelis la malnovan - Zoroastrismon. Malgraŭ de daŭra etna, lingva kaj kultura ekspansio, iranaj popoloj konservis sian originecon kaj en la 16-a jarcento denove kreis ŝtaton. En la 19-a jarcento Irano famiĝis kiel la naskiĝlando de la Bahaa Kredo, kiu nun estas la dua plej granda minoritata religio en Irano, post Islamo.

Nuntempa Irano estas bona ekzemplo de mirinda kunvivado de jarmilaj tradicioj kun specifikeco de islama revolucio. Eĉ multjara milito kun Irako ne povis detrui la kutiman vivritmon, ĝian variecon kaj brilon.

Map