Sintra

Sintra estas urbeto de Portugalio en la Distrikto de Lisbono, regiono de Lisbono aŭ historie Estremadura (Estremaduro), malkonfuzinda kun la hispana Extremadura (Ekstremaduro) kaj subregiono de la Granda Lisbono, kun ĉirkaŭ 27,000 loĝantoj. Ĝi situas en la centro de la lando iom norde de Lisbono. Temas pri tre interesa loko kun turismaj vidindaĵoj kaj pro monumentoj kaj pro pejzaĝo kaj tre konata ripozloko.

Ĝi estas sidejo de municipo de 316,06 km² de areo kaj de 363.749 loĝantoj (2001), subdividita en 20 komunumojn. La municipo limas norde kun la municipo de Mafra, oriente kun Loures kaj Odivelas, sudoriente kun Amadora, sude kun Oeiras kaj Cascais kaj occidente ĝi estas marborda kun la Atlantiko.

La tuto de Sintra estis klasita Kultura Heredaĵo de la Homaro de UNESCO en 1995.

Historio

La eko de Sintra miksiĝas kun tiu de la lando kaj la historio. La montaro kaj la ebenaĵo estis loĝataj ekde la praepoko, kiel pruvas la existo de dolmenoj kaj nekropoloj kaj aliaj restaĵoj kiel prailoj, kiuj videblas en la Urba Muzeo. Oni supozas, ke la nomo Sintra aŭ Cintra devenas el kelta lingvo, kie simila vorto signifas "luno", ĉar temis pri religia loko dediĉita al tiu dieco.

De la romiana epoko restas lapidoj kaj tomboskatoloj, kun la cirkla maŭzoleo, en la Arkeologia Muzeo de Odrinhas. La romianoj nomigis la montaron de Sintra "Mons Lunae" (Montoj de la Luno).

Sintra estis konkerita de Afonso la 1-a de Portugalio de la Maŭroj en 1147, post la konkero de Lisbono; ĝi ricevis propran memstaran leĝan statuson de tiu sama reĝo la 9a de januaro 1154.

Photographies by:
Statistics: Position (field_position)
993
Statistics: Rank (field_order)
191995

Aldonu novan komenton

Esta pregunta es para comprobar si usted es un visitante humano y prevenir envíos de spam automatizado.

Security
864923715Click/tap this sequence: 2769

Google street view

Where can you sleep near Sintra ?

Booking.com
455.035 visits in total, 9.077 Points of interest, 403 Destinations, 30 visits today.