port prinsesa

( Puerto Princesa )

Puerto Princesa - tagaloge Lungsod ng Puerto Princesa - estas triaklasa urbego en Filipinoj, en insulo Palavano, en administra regiono MIMAROPA, kie ĝi estas ĉefurbo de Provinco Palavano. Puerto Princesa estas estas ankaŭ diocezo kaj valora havenurbo. La urbego administre konsistas el 66 distriktoj (35 urbaj kaj 31 vilaĝaj). La loknomo devenas de princino Asunciono Isabel la 2-a (Hispanio), poste nomita Puerto de La Princesa, fine reduktita al Puerto Princesa. Puerto Princesa estis laŭdita plurajn fojojn kiel la plej pura kaj plej verda urbo en Filipinoj.

Historio

Puerto Princesa estis fondita en 1872 fare de hispanoj, kiuj serĉis idealan lokon por ĉefurbo de la insulo. Samtempe la loko iĝis centro de la hispana mararmeo pro la konvena protektita golfo. Iom poste oni konstruis kapelon. En 1883 la komunumo havis de dek vojojn, hospitalon kaj bone konstruitan havenon. En 1894 Puerto Princesa jam estis unu el la plej belaj urboj en la lando. En 1911 la usona administracio faris la urbeton sidejo de Palavano. En la 1950-aj jaroj la administraciaj urbolimoj kelkfoje ŝanĝiĝis kaj Puerto Princesa urbiĝis en 1970, fine en la fruaj 1990-aj jaroj ĝi atingis la internacian klasifikadon grandurbo. La urbego estas fandopoto de diversaj kulturoj.

Photographies by:
RioHondo - CC BY-SA 3.0
Statistics: Position (field_position)
1556
Statistics: Rank (field_order)
53092

Aldonu novan komenton

Esta pregunta es para comprobar si usted es un visitante humano y prevenir envíos de spam automatizado.

Security
581372649Click/tap this sequence: 9587

Google street view

Where can you sleep near Puerto Princesa ?

Booking.com
454.380 visits in total, 9.077 Points of interest, 403 Destinations, 60 visits today.