Boaco

Boaco (science Rangifer tarandus) norda cervo aŭ rangifero (el la latina rangifer), estas specio en la familio cervedoj, kiu loĝas en la senarbara tundro de la Arkto, precipe en Kanado, Gronlando, Norda Rusio kaj Sameio, kaj nutras sin ĉefe per likenoj el sub la neĝtavolo. En Sameujo kaj Rusio homoj paŝtas la boacojn, sed en Kanado la boacoj estas sovaĝaj, pli grandaj, migrantaj en grandaj gregoj, ĉasataj de lupoj.

La Esperanta nomo boaco venas el la sameaj lingvoj. La nordsamea vorto estas boazu [boadzu])