Hallstatt (Halŝtato) estas komunumo de 950 loĝantoj en Salzkammergut en Aŭstrio kaj situas ĉe Hallstätter See (Halŝtata lago).

Historio

Ĝis fine de la 19-a jarcento Hallstatt estis malfacile atingebla: nur malvastaj padoj atingis ĝin, krom tio restis la vojo per ŝipo trans la Halŝtata lago. Nur en 1890 oni konstruis straton laŭ la okcidenta bordo, parte necesis foreksplodigi la rokojn.
En la vilaĝo mem oni eluzis ĉiun etan grundon. Por iri de unu domo al alia oni uzis boaton aŭ la supran vojon inter kaj tra la subtegmentejoj.

Spite al la malfacileco jam en neolitiko homoj setlis ĉi tie. Kaŭzo estas la riĉaj salominoj. Ili estas ekspluatataj de sep jarmiloj: la plej malnovaj arkeologiaj trovaĵoj datiĝas je ĉ. - 5.000 jaroj a.K.. Inter tiuj trovaĵoj estas neolitika ŝuŝtipa kojno (tipa formo de speciala hakilo el tiu tempo). Ne estas tute certa tamen, ĉu ĉi ŝuŝtipa kojno vere estis farita surloke, ĉar dum mezepoko kaj poste ekzistis vastdistanca komercado de tiaj kuriozaĵoj (Donnerkeil - "tondrokojno", laŭ mitologio ĵetita kiam la ĉefdio faras fulmotondron). < br > En 1846 tombokampo en la altaĵo de Salzberg estis trovita de Johann Georg Ramsauer . Plie oni trovis feroforĝejon, eble la plej antikvan de la mondo. Intensa komerco de la valorega produkto salo alportis prosperon kaj permesis evoluon de alta kulturo, kiu daŭris de ĉ. -800 ĝis -400 kaj estis nomita "Hallstatt-Kultur".

El romia tempo kaj frua mezepoko de Hallstatt ne ekzistas historiaj dokumentoj. En 1311 Hallstatt ricevis la rajton okazigi foiron, kio indikas ke ĝi ne perdis sian ekonomian gravecon. Krom la salo-produktado – de la 19-a jarcento tubo kondukas salakvon al Ebensee ĉe Traunsee – turismo atingis pli kaj pli gravan rolon.

Photographies by:
Julius_Silver - CC0
Pedro Szekely from Los Angeles, USA - CC BY-SA 2.0
Burkhard Mücke - CC BY-SA 4.0
Balou46 - CC BY-SA 4.0
Balou46 - CC BY-SA 4.0
chensiyuan - CC BY-SA 4.0
Dimitry Anikin - CC0
Statistics: Position (field_position)
17
Statistics: Rank (field_order)
2836956

Aldonu novan komenton

Esta pregunta es para comprobar si usted es un visitante humano y prevenir envíos de spam automatizado.

Security
639748152Click/tap this sequence: 6629

Google street view

Where can you sleep near Hallstatt (urbo) ?

Booking.com
430.094 visits in total, 9.038 Points of interest, 402 Destinations, 92 visits today.