Grejerco

Grejerco

Grejerco (en la franca lingvo Gruyères, en la germana lingvo Greyerz) estas historia urbeto kaj komunumo en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1867 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Historio

La unua dokumenta mencio de Grejerco datiĝas el la jaro 1138 kiel de Grueri. En Grejerco estis trovitaj restaĵoj el la bronzepoko, Hallstatt-epoko kaj tombejoj de la La-Tène-epoko, kaj restaĵoj de romia vilao el la 2-a kaj 3-a jarcento post Kristo. Dum mezepoko la urbeto Grejerco kreiĝis ĉirkaŭ la kastelo de la Grafoj de Grejerco. Ĝis en 1196 Grejerco posedis la merkatorajton, kiu tiam transiris al Bulle. En la jaro 1397 la grafo Rudolfo la 4-a konfirmis la urborajton de Grejerco. En la jaro 1555 la Graflando Grejerco post bankrotiĝo de la grafoj estis akirita de la urbo Friburgo kaj el la ĉefloko de la grafolando fariĝis ĉefloko de la voktejo Grejerco. Per la Helveta Revolucio el la voktejo fariĝis distrikto de la kantono Friburgo. Ankoraŭ ĝis 1848 Grejerco restis distriktĉefloko, tiam tiu funkcio transiris al la pli granda najbara urbo Bulle, dum la nomo de la distrikto konserviĝis. [1]

Fonto: Jean-Marc Purro: Grejerco (komunumo) en Historia Leksikono de Svislando (2007-01-23)
Photographies by:
Position
3401
Rank
168

Aldonu novan komenton

Esta pregunta es para comprobar si usted es un visitante humano y prevenir envíos de spam automatizado.

Security
246359718Click/tap this sequence: 3759

More images

Where can you sleep near Grejerco ?

Booking.com
4.472 visits today, 307 Destinations, 5.844 Points of interest, 186.179 visits in total.