Glurns

Glurns

Glurns - por kiu aldona itallingva nomo Glorenza estis elektita dum la unua duono de la 20-a jarcento - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio.

Fine de 2018 en la komunumo vivis 887 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Mals, Prad am Stilfserjoch, Schluderns kaj Taufers im Münstertal.

Photographies by: