Context of Sudano

Sudano (arabe سودان Sūdān, aŭ السودان‎ as-Sūdān kaj oficiale Respubliko Sudano جمهورية السودان‎ Jumhūrīyat as-Sūdān) estas araba lando en la nordorienta parto de Afriko, ambaŭflanke de la alta Nilo. Ĝia nomo venas el la araba balad as-sūdān, kiu signifas la lando de la nigruloj. Ĝi limas kun Egipto norde, la Ruĝa Maro, Eritreo kaj Etiopio oriente, Suda Sudano sude, Centrafrika Respubliko sudokcidente, Ĉado okcidente kaj Libio nordokcidente. Ĝi estas, laŭ areo, la tria plej granda lando en Afriko. La rivero Nilo dividas la landon en orienta kaj okcidenta duonoj. Ties hegemonia religio estas Islamo (70%).

Sudano estis hejmo al nombraj antikvaj civilizoj, kiaj tiuj de la Regno de Kuŝ, Kerma, Nobatia, Aloa, Makuria, Meroe kaj aliaj, plej el kiuj floris laŭlonge de la rivero Nilo. Dum la antaŭdinastia periodo Nubio kaj Nagadana Supra Egipto estis identaj, samtempe evoluigis sistemojn de faraona regado ĉirkaŭ 3300 a.K. Pro ties proksimeco al Egipt...Legu pli

Sudano (arabe سودان Sūdān, aŭ السودان‎ as-Sūdān kaj oficiale Respubliko Sudano جمهورية السودان‎ Jumhūrīyat as-Sūdān) estas araba lando en la nordorienta parto de Afriko, ambaŭflanke de la alta Nilo. Ĝia nomo venas el la araba balad as-sūdān, kiu signifas la lando de la nigruloj. Ĝi limas kun Egipto norde, la Ruĝa Maro, Eritreo kaj Etiopio oriente, Suda Sudano sude, Centrafrika Respubliko sudokcidente, Ĉado okcidente kaj Libio nordokcidente. Ĝi estas, laŭ areo, la tria plej granda lando en Afriko. La rivero Nilo dividas la landon en orienta kaj okcidenta duonoj. Ties hegemonia religio estas Islamo (70%).

Sudano estis hejmo al nombraj antikvaj civilizoj, kiaj tiuj de la Regno de Kuŝ, Kerma, Nobatia, Aloa, Makuria, Meroe kaj aliaj, plej el kiuj floris laŭlonge de la rivero Nilo. Dum la antaŭdinastia periodo Nubio kaj Nagadana Supra Egipto estis identaj, samtempe evoluigis sistemojn de faraona regado ĉirkaŭ 3300 a.K. Pro ties proksimeco al Egipto, Sudano partoprenis en la pli ampleksa historio de Proksima Oriento ĉar ĝi estis kristanigita ĉirkaŭ la 6a jarcento, kaj islamigita en la 7a. Kiel rezulto de kristanigo, la Malnova nubia lingvo staras kiel plej antikva registrita lingvo el la Nilo-sahara lingvaro (plej fruaj registroj datas el la 9a jarcento). Nuntempe estas oficialaj la araba lingvo kaj la angla lingvo, kaj ekzistas ankaŭ la nubia lingvo.

Sudano estis la plej granda lando en Afriko kaj en la araba mondo ĝis 2011, kiam Suda Sudano separiĝis al sendependa lando, sekve al sendependiga referendumo. Sudano estas nune la tria plej granda lando en Afriko (post Alĝerio kaj la Demokratia Respubliko Kongo) kaj ankaŭ la tria plej granda lando en la araba mondo (post Alĝerio kaj Saŭdarabio).

Sudano estas membro de Unuiĝintaj Nacioj (1956), de la Afrika Unio, de la Araba Ligo, de la Organizaĵo de Islama Kunlaboro kaj de la Movado de Nealiancitaj Landoj, same kiel estas observanto ĉe la Monda Organizaĵo pri Komerco. Ties ĉefurbo estas Ĥartumo, nome politika, kultura kaj komerca centro de la lando. Ĝi estas federala prezidenta reprezenta demokrata respubliko. La politiko de Sudano estas regulata de parlamenta organizo nomata Nacia Asembleo. La sudana jura sistemo estas bazita sur la ŝario.

Sudano suferas pro kelkaj defioj. Dum multo de la historio de Sudano, la lando suferis pro pliiĝanta etna purigado kaj pro internaj konfliktoj kiaj la du enlandaj militoj kaj la Milito en Darfuro. Sudano suferas pro malalta nivelo de respekto al la homaj rajtoj ĉefe koncerne al la aferoj de etna purigado kaj sklaveco en la lando.

Where can you sleep near Sudano ?

Booking.com

Destinations close to Sudano ?

454.429 visits in total, 9.077 Points of interest, 403 Destinations, 110 visits today.