Budhoj el Bamijano
La Budhoj el Bamijano (perslingve: تندیسهای بودا در باميان ; paŝtunlingve:
د بودا بتان په باميانو کې) estis du grandegaj statuoj de starantaj budhoj hakitaj en rokmasivon en la bamijana valo en Afganio. Ili estis konsiderataj kiel mirindaĵoj de la mondo, sed nuntempe nure restaĵoj plu ekzistas. La statuoj troviĝis proksimume 230 km nordokcidente de la afgana ĉefurbo Kabulo ĉirkaŭ 2500 metrojn super maro. Ili estis kreitaj en la 6-a jarcento kaj staris en la valo ĝis la jaro 2001, kiam ili estis neniigitaj de la radikalaj islamaj politikaj Talibanoj. Tio okazis spite al la kontraŭstaro de multaj islamaj ŝtatoj.
La statuoj estis tipa ekzemplo de reciproka miksado de hinda kaj helena skulptado. La ĉefaj partoj estis hakitaj rekte en grejson, sed detaloj estis finfaritaj per aldono de materio el koto kaj pajlo kovrita per stuko. Dum la pli granda el la b...Legu pli
La Budhoj el Bamijano (perslingve: تندیسهای بودا در باميان ; paŝtunlingve:
د بودا بتان په باميانو کې) estis du grandegaj statuoj de starantaj budhoj hakitaj en rokmasivon en la bamijana valo en Afganio. Ili estis konsiderataj kiel mirindaĵoj de la mondo, sed nuntempe nure restaĵoj plu ekzistas. La statuoj troviĝis proksimume 230 km nordokcidente de la afgana ĉefurbo Kabulo ĉirkaŭ 2500 metrojn super maro. Ili estis kreitaj en la 6-a jarcento kaj staris en la valo ĝis la jaro 2001, kiam ili estis neniigitaj de la radikalaj islamaj politikaj Talibanoj. Tio okazis spite al la kontraŭstaro de multaj islamaj ŝtatoj.
La statuoj estis tipa ekzemplo de reciproka miksado de hinda kaj helena skulptado. La ĉefaj partoj estis hakitaj rekte en grejson, sed detaloj estis finfaritaj per aldono de materio el koto kaj pajlo kovrita per stuko. Dum la pli granda el la budhoj estis kompakte kolorigita per karmine ruĝa farbo, la malpli granda estis diverskolora. Sed pro influo de veterkondiĉoj la farboj kaj kun ili ankaŭ la tuta ekstera tavolo kreita de la aldonitaj materialoj, jam antaŭ longa tempo malaperis. La pli granda statuo estis pli ol 50 metrojn alta kaj la malpli granda atingis pli ol 30 metrojn. La du statuojn dividis distanco de ĉirkaŭ unu kilometro.
En la jaro 2003 la bamijanaj Budhoj komune kun aliaj arkeologiaj monumentoj de la bamijana valo estis akceptitaj en la liston de monda heredaĵo de Unesko. Eĉ post la neniigo de la statuoj multaj esploristoj daŭre esploras la regionon. Surbaze de la priskribo de Xuanzang, ĉina pilgrimanto, kelkaj arkeologoj opinias, ke tie troviĝas alia, preskaŭ kelkcentmetra statuo de kuŝanta budho, kaj ili dediĉas sin al ties serĉado. Oni konsideras ankaŭ la rekonstruon de la statuoj aŭ grandegan laseran projekciadon, kiu projekcius bildojn de la statuoj kaj tiel, almenaŭ iel, anstataŭigus la ŝtonajn statuojn.
Aldonu novan komenton