
Aragona lingvo
La aragona lingvo (propranome aragonés) estas latinida lingvo parolata de 10.000 homoj en la nordaj valoj de Aragono. Ĝi estas precipe parolata en la komarkoj Ĥazetanio, Alto Gállego, Sobrarbo kaj Ribagorzo. La dialektoj plej orientaj havas trajtojn de transiro al la kataluna. Ankaŭ pluraj personoj lernas ĝin por ke la lingvo ne malaperu.
Ĝi ne havas ankoraŭ oficialan statuson. Malpli ol 10.000 homoj uzas ĝin, kvankam pli ol 30.000 komprenas la lingvon.
Ĝi uzas latinan alfabeton.
La aragona lingvo enhavas tri ĉefajn dialektojn (okcidenta, centra kaj orienta) kaj la benasqués aŭ dialekto el la valo Benás (Benasque en la hispana), lingvistike inter la aragona kaj la kataluna.